Al la korintanoj 1 4
Esperanto
1Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. 2Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela. 3Sed cxe mi estas tre malgrava afero esti jugxata de vi, aux per homa jugxo:mi ja ne jugxas min mem. 4CXar mi scias nenion kontraux mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min, estas la Sinjoro. 5Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.

6Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitajxojn; por ke neniu el vi blovesxvelu por unu kontraux la alia. 7CXar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi gxin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaux vi gxin ne ricevus?

8Jam vi estas plenigitaj, jam vi ricxigxis, vi regxis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive regxu, por ke ni ankaux regxu kun vi. 9CXar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la mondo kaj al angxeloj kaj al homoj. 10Ni estas malsagxuloj pro Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj. 11Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; 12kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; 13kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.

14Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin. 15CXar kvankam vi ecx havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; cxar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio. 16Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi. 17Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, gxuste kiel mi instruas cxie en cxiu eklezio. 18Kelkaj blovesxvelas, kvazaux mi ne venus al vi. 19Sed mi venos al vi baldaux, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la blovesxvelintoj, sed la potencon. 20CXar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco. 21Kion vi volas? cxu kun vergo mi venu al vi, aux en amo kaj en spirito de humileco?



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 3
Top of Page
Top of Page