Ijob 4
Esperanto
1Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?

3Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortigxintajn vi refortigis;

4Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksigxantajn genuojn vi fortigis;

5Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; GXi ektusxis vin, kaj vi ektimis.

6CXu ne via timo antaux Dio estas via konsolo? CXu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?

7Rememoru do, cxu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?

8Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;

9De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.

10La kriado de leono kaj la vocxo de leopardo silentigxis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompigxis;

11Leono pereis pro manko de mangxajxo, Kaj idoj de leonino diskuris.

12Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi.

13Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,

14Atakis min teruro kaj tremo, Kaj cxiuj miaj ostoj eksentis timon.

15Kaj spirito traflugis antaux mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidigxis.

16Staris bildo antaux miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni gxian aspekton; Estis silento, kaj mi ekauxdis vocxon, dirantan:

17CXu homo estas pli justa ol Dio? CXu viro estas pli pura ol lia Kreinto?

18Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn angxelojn Li trovas mallauxdindaj:

19Des pli koncerne tiujn, Kiuj logxas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formangxas vermoj.

20De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas.

21La fadeno de ilia vivo estas distrancxita; Ili mortas, kaj ne en sagxeco.



Esperanto

Bible Hub

Job 3
Top of Page
Top of Page