La evangelio laŭ Mateo 2
Esperanto
1Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: 2Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li. 3Kaj kiam la regxo Herodo tion auxdis, li maltrankviligxis, kaj la tuta Jerusalem kun li. 4Kaj kunveniginte cxiujn cxefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskigxi. 5Kaj ili diris al li:En Bet-Lehxem de Judujo, cxar per la profeto estas skribite jene:

6Kaj vi, ho Bet-Lehxem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; CXar el vi venos reganto, Kiu pasxtos Mian popolon Izrael.

7Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li. 9Kaj auxdinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauxiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10Kaj vidante la stelon, ili gxojis kun tre granda gxojo. 11Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorklinigxis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon. 12Kaj avertite de Dio en songxo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

13Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.

14Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, 15kaj restis tie gxis la morto de Herodo; por ke plenumigxu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:El Egiptujo Mi vokis Mian filon.

16Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la sagxuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis cxiujn knabojn en Bet-Lehxem kaj en cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, havantajn du jarojn aux malpli, laux la tempo, pri kiu li precize sciigxis de la sagxuloj. 17Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18Vocxo estas auxdita en Rama, GXemado kaj maldolcxa plorado, Rahxel priploras siajn infanojn, Kaj sxi ne volas konsoligxi, cxar ili forestas.

19Sed kiam Herodo mortis, jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef en Egiptujo, dirante: 20Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; cxar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto. 21Kaj li levigxis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael. 22Sed kiam li auxdis, ke Arhxelao regxas en Judujo anstataux sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en songxo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo, 23kaj venis al kaj logxis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 1
Top of Page
Top of Page