Al la filipianoj 3
Esperanto
1Fine, fratoj, gxoju en la Sinjoro. Tute ne gxenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendangxeriga.

2Gardu vin kontraux la hundoj, gardu vin kontraux la malbonaguloj, gardu vin kontraux la karntrancxuloj; 3cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno; 4kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive; 5cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la legxon, Fariseo; 6rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu farigxas per la legxo, senkulpa.

7Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. 8Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, 9kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; 10por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto, 11se mi povos iel atingi la relevigxon el la mortintoj.

12Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. 13Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe, 14mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo. 15CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi; 16sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

17Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon. 18CXar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun ecx plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo; 19ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn. 20CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, 21kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.



Esperanto

Bible Hub

Philippians 2
Top of Page
Top of Page