La sentencoj de Salomono 11
Esperanto
1Malvera pesilo estas abomenajxo por la Eternulo; Sed plena pezo placxas al Li.

2Se venis malhumileco, venos ankaux honto; Sed cxe la humiluloj estas sagxo.

3La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.

4Ne helpos ricxo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.

5La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.

6La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.

7Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.

8Piulo estas savata kontraux mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.

9Per la busxo de hipokritulo difektigxas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj savigxas.

10Kiam al la piuloj estas bone, la urbo gxojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, gxi estas gaja.

11Per la beno de piuloj urbo altigxas; Kaj per la busxo de malpiuloj gxi ruinigxas.

12Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsagxulo; Sed homo prudenta silentas.

13Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.

14CXe manko de prikonsiligxo popolo pereas; Sed cxe multe da konsilantoj estas bonstato.

15Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster dangxero.

16Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras ricxon.

17Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.

18Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.

19Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.

20Abomenajxo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed placxas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.

21Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.

22Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.

23La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.

24Unu disdonas, kaj ricxigxas cxiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malricxigxas.

25Animo benanta gxuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos suficxe por trinki.

26Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.

27Kiu celas bonon, tiu atingos placxon; Sed kiu sercxas malbonon, tiun gxi trafos.

28Kiu fidas sian ricxecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.

29Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsagxulo estas sklavo de sagxulo.

30La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas sagxulo.

31Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 10
Top of Page
Top of Page