La psalmaro 67
Esperanto
1Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizagxon. Sela.

2Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En cxiuj popoloj Vian savon.

3Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

4GXoju kaj kantu gentoj, CXar Vi jugxas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.

5Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin cxiuj popoloj.

6La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.

7Benos nin Dio; Kaj respektu Lin cxiuj limoj de la tero.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 66
Top of Page
Top of Page