La psalmaro 93
Esperanto
1La Eternulo regxas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke gxi ne sxanceligxu.

2De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

3Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian vocxon, Levas la riveroj sian bruon;

4Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altajxo.

5Viaj legxoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 92
Top of Page
Top of Page