Al Timoteo 2 2
Esperanto
1Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. 2Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn. 3Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. 4Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto. 5Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris. 6La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. 7Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi komprenon pri cxio.

8Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio; 9en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. 10Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.

11Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li;

12se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;

13se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.

14Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo por la auxdantoj. 15Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero. 16Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al pli multe da malpieco, 17kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, 18kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la relevigxo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. 19Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

20Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. 21Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro. 22Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. 23Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema, 25en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, 26kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.



Esperanto

Bible Hub

2 Timothy 1
Top of Page
Top of Page