Hoŝea 5
Esperanto
1Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.

2Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos cxiujn.

3Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi:vi nun malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis.

4Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, cxar spirito de malcxasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.

5La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.

6Kun siaj sxafoj kaj bovoj ili iros sercxi la Eternulon, sed ne trovos; Li forigxis de ili.

7Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havajxo.

8Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!

9Efraim farigxos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.

10La princoj de Jehuda farigxis similaj al forsxovantoj de limo; Mi elversxos sur ilin Mian koleron kiel akvon.

11Efraim estas premata, frapita de la jugxo; cxar li memvole sekvis homan ordonon.

12Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.

13Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al regxo, kiu vengxus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.

14CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

15Mi iros returne sur Mian lokon, gxis ili konfesos sian kulpon kaj sercxos Mian vizagxon; kiam ili suferos, ili Min sercxos, kaj diros:



Esperanto

Bible Hub

Hosea 4
Top of Page
Top of Page