Jesaja 48
Esperanto
1Auxskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj jxuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.

2Laux la sankta urbo ili sin nomas, kaj je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

3La estintajn okazintajxojn Mi anoncis antauxlonge, el Mia busxo tio eliris, kaj Mi gxin auxdigis; Mi agis subite, kaj cxio plenumigxis.

4CXar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,

5tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis.

6Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.

7Nun ili estas kreitaj, ne antauxlonge; ecx unu tagon antauxe vi ne auxdis pri tio, por ke vi ne diru:Jen, mi sciis pri ili.

8Vi ne auxdis, vi ne sciis, kaj via orelo antauxe ne estis malfermita; cxar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskigxo oni ja nomas vin nefidindulo.

9Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.

10Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis argxento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.

11Por Mi, por Mi Mi tion faras; cxar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

12Auxskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael:tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.

13Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la cxielon; se Mi vokos ilin, ili starigxos kune.

14Kolektigxu vi cxiuj kaj auxskultu:kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la HXaldeoj.

15Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis lian vojon.

16Alproksimigxu al Mi, auxskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komencigxis, Mi tie estis. Kaj ankaux nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito.

17Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laux la vojo, kiun vi devas iri.

18Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;

19kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel gxiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaux Mi.

20Eliru el Babel, kuru el HXaldeujo, anoncu kun vocxo gxojkria, auxdigu tion, disportu gxin gxis la fino de la tero, diru:La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.

21Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.

22Sed por la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 47
Top of Page
Top of Page