La psalmaro 36
Esperanto
1Al la hxorestro. De David, sklavo de la Eternulo. La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaux liaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

2CXar gxi flatas al li en liaj okuloj, GXis lia pekado eltrovigxos kaj li malamigxos.

3La paroloj de lia busxo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.

4Krimon li pripensas sur sia kusxejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.

5Ho Eternulo, gxis la cxielo atingas Via boneco, Via vereco gxis la nuboj.

6Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj jugxoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

7Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifugxon en la ombro de Viaj flugiloj.

8Ili satigxas per la ricxa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonajxoj Vi ilin trinkigas.

9CXar cxe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.

10Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.

11Ne pasxu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.

12Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 35
Top of Page
Top of Page