De Petro 1 2
Esperanto
1Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn, 2kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon, 3se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona;

4al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda, 5vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

6CXar estas enhavate en skribo: Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan; Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.

7Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;

8kaj: SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo; ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj.

9Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; 10kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

11Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo; 12kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.

13Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto; 14cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj. 15CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj; 16kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. 17CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.

18Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj. 19CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste. 20CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.

21CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; 22pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo; 23insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta; 24li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis. 25CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.



Esperanto

Bible Hub

1 Peter 1
Top of Page
Top of Page