De Petro 1 5
Esperanto
1La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkasxota gloro: 2Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed bonvole; 3ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante ekzemploj al la grego. 4Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro. 5Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

6Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe; 7surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi. 8Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti; 9lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumigxas en via frataro en la mondo. 10Kaj la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn. 11Al Li estu la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

12Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke cxi tio estas la vera graco de Dio; en gxi firme staru. 13Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo. 14Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi cxiuj, kiuj estas en Kristo.



Esperanto

Bible Hub

1 Peter 4
Top of Page
Top of Page