De Petro 1 4
Esperanto
1CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj; 2por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio. 3CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj; 4en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin; 5ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta jugxi la vivantojn kaj la mortintojn. 6CXar por tio ankaux la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe jugxitaj laux homoj, sed spirite vivu laux Dio.

7Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj sobrigxu por pregxoj; 8antaux cxio havante fervoran amon unu al alia; cxar amo kovras amason da pekoj; 9estu gastamaj unu al alia sen murmurado; 10lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio; 11se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

12Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi; 13sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege. 14Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi. 15Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj; 16sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo. 17CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio? 18Kaj se justulo apenaux savigxas, kie aperos malpiulo kaj pekulo? 19Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.



Esperanto

Bible Hub

1 Peter 3
Top of Page
Top of Page