Al la tesalonikanoj 1 1
Esperanto
1Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco.

2Ni cxiam dankas Dion pri vi cxiuj, memorigante pri vi en niaj pregxoj; 3memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux nia Dio kaj Patro; 4sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton, 5cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi. 6Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito; 7tiel, ke vi farigxis modelo por cxiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Ahxaja lando. 8CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion. 9CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion, 10kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.



Esperanto

Bible Hub

Colossians 4
Top of Page
Top of Page