Al la koloseanoj 4
Esperanto
1Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justajxon kaj egalajxon, sciante, ke vi ankaux havas Sinjoron en la cxielo.

2En pregxado persistu, viglante en gxi kun danko; 3pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita; 4por ke mi klarigu gxin, kiel mi devus paroli.

5Iradu en sagxeco rilate al la eksteruloj, elacxetante la tempon. 6Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu.

7Pri cxiuj miaj aferoj sciigos vin Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri cxiuj cxi tieaj aferoj.

10Salutas vin Aristarhxo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi, akceptu lin), 11kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo. 12Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, cxiam klopodeganta pro vi en siaj pregxoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio. 13CXar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. 14Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas. 15Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo. 16Kaj kiam la epistolo estos legita cxe vi, faru, ke gxi estu legata ankaux en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaux legu la epistolon el Laodikea. 17Kaj diru al Arhxipo:Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu gxin.

18La saluto per la propra mano de mi, Pauxlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.



Esperanto

Bible Hub

Colossians 3
Top of Page
Top of Page