De Johano 2 1
Esperanto
1La presbitero al la elektita sinjorino kaj sxiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaux cxiuj, kiuj konas la veron; 2pro la vero restanta en ni, kaj gxi estos cxe ni por cxiam: 3Graco, kompato, paco, estos cxe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.

4Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro. 5Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian. 6Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laux Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke vi iradu en gxi.

7CXar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo. 8Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. 9CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon. 10Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; 11cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

12Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizagxon kontraux vizagxo, por ke via gxojo estu plena.

13Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.



Esperanto

Bible Hub

1 John 5
Top of Page
Top of Page