Al la efesanoj 5
Esperanto
1Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; 2kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

3Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

6Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio. 7Ne estu do partoprenantoj kun ili; 8cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9(cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero), 10provante, kio bone placxas al la Sinjoro; 11kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin; 12cxar estas hontinde ecx paroli pri tio, kion ili faras sekrete. 13Sed cxio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, cxar cxio elmontrata estas lumo.

14Tial estas dirite:Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.

15Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj; 16elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj. 17Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro. 18Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito; 19parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro, 20dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 21submetigxante unu al alia en la timo al Kristo.

22Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. 23CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. 24Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio.

25Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis, 26por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto, 27por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta. 28Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; 29cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion; 30cxar ni estas membroj de lia korpo. 31Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. 32CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.



Esperanto

Bible Hub

Ephesians 4
Top of Page
Top of Page