Al la galatoj 6
Esperanto
1Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. 2Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo. 3CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas. 4Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. 5CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

6Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj. 7Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos. 8CXar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. 9Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos. 10Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

11Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane. 12Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidigxi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo. 13CXar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke ili fanfaronu pri via karno. 14Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. 15CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo. 16Kaj kiuj irados laux tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili cxiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

17De nun neniu min gxenu, cxar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

18La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.



Esperanto

Bible Hub

Galatians 5
Top of Page
Top of Page