Al la galatoj 5
Esperanto
1Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco.

2Jen mi, Pauxlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidigxos, Kristo al vi tute ne utilos. 3Mi denove atestas al cxiu homo cirkumcidata, ke li estas sxuldanto, por plenumi la tutan legxon. 4Vi, kiuj volas vin pravigi per la legxo, apartigxis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. 6CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

7Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron? 8CXi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas. 9Malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason. 10Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran jugxon, kiu ajn li estas. 11Sed mi, fratoj, se mi ankoraux predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraux persekutata? tiuokaze la falpusxilo de la kruco estas formovita. 12Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortrancxu.

13CXar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian. 14CXar la tuta legxo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 15Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

16Sed mi diras:Iradu laux la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. 17CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. 18Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la legxo. 19Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo, 20idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo. 24Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.

25Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaux iradu. 26Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.



Esperanto

Bible Hub

Galatians 4
Top of Page
Top of Page