La evangelio laŭ Johano 5
Esperanto
1Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

2En Jerusalem apud la Pordego de SXafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. 3En tiuj kusxis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo; 4cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpasxis, tiu resanigxis, tute egale, de kia malsano li suferis. 5Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. 6Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana? 7La malsanulo respondis:Sinjoro, mi ne havas iun por enjxeti min en la lageton, kiam la akvo movigxis; sed dum mi venas, alia pasxas malsupren antaux mi. 8Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru. 9Kaj la viro tuj farigxis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago. 10La Judoj do diris al la resanigito:Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. 11Li respondis:Tiu, kiu min sanigis, diris al mi:Prenu vian liton, kaj iru. 12Ili demandis lin:Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi:Prenu kaj iru? 13Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso. 14Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi. 15La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. 16Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. 17Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras.

18Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaux diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

19Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi:La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; cxar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaux faras. 20CXar la Patro amas la Filon, kaj montras al li cxion, kion Li mem faras; kaj Li montros al li farojn pli grandajn ol cxi tio, por ke vi miru. 21CXar kiel la Patro levas la mortintojn kaj ilin vivigas, tiel ankaux la Filo vivigas tiujn, kiujn li volas. 22CXar la Patro jugxas neniun, sed Li donis cxian jugxon al la Filo, 23por ke cxiuj honoru la Filon tiel same, kiel ili honoras la Patron. Kiu ne honoras la Filon, tiu ne honoras la Patron, kiu lin sendis.

24Vere, vere, mi diras al vi:Kiu auxskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en jugxon, sed jam pasis de morto en vivon.

25Vere, vere, mi diras al vi:Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj auxdos la vocxon de la Filo de Dio; kaj la auxdintoj vivos. 26CXar kiel la Patro havas en Si mem vivon, tiel Li donis al la Filo ankaux, ke cxi tiu havu en si mem vivon; 27kaj Li donis al li la rajton fari jugxon, cxar li estas la Filo de homo. 28Ne miru pro tio; cxar venas horo, en kiu cxiuj, kiuj estas en la tomboj, auxdos lian vocxon, 29kaj eliros; la farintoj de bono, al relevigxo por vivo; sed la farintoj de malbono, al relevigxo por jugxo.

30Mi ne povas per mi mem fari ion; kiel mi auxdas, tiel mi jugxas; kaj mia jugxo estas justa, cxar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.

31Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera. 32Estas alia, kiu atestas pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi.

33Vi sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero. 34Sed la atesto, kiun mi ricevas, ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj. 35Li estis la lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis gxoji kelkan tempon en lia lumo.

36Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano; cxar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj, kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis.

37Kaj la Patro, kiu min sendis, atestis pri mi. Vi nek auxdis iam Lian vocxon, nek vidis Lian formon. 38Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, cxar vi ne kredas al tiu, kiun Li sendis.

39Vi esploras la Skribojn, cxar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; 40kaj vi ne volas veni al mi, por havi vivon. 41De homoj mi ne prenas gloron. 42Sed mi vin scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio. 43Mi venis en la nomo de mia Patro, kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos. 44Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne sercxas? 45Ne pensu, ke mi akuzos vin antaux la Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas. 46CXar se vi kredus al Moseo, vi ankaux kredus al mi, cxar li skribis pri mi. 47Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?



Esperanto

Bible Hub

John 4
Top of Page
Top of Page