Al Filemon 1
Esperanto
1Pauxlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto, 2kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arhxipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo: 3Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

4Mi cxiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj pregxoj, 5auxdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj; 6por ke la partoprenado en via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo, kiu estas en vi, por Kristo. 7CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.

8Kvankam do mi havas plenan kuragxon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, 9tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo;

10mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo, 11kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi; 12mi jxus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron; 13lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataux vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio; 14sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola. 15CXar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por cxiam; 16jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.

17Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem. 18Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton; 19mi, Pauxlo, skribas per mia propra mano, mi gxin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem. 20Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.

21Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros ecx pli multe, ol kiom mi diras.

22Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.

23Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo, 24Marko, Aristarhxo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.

25La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.



Esperanto

Bible Hub

Titus 3
Top of Page
Top of Page