La sentencoj de Salomono 1
Esperanto
1Sentencoj de Salomono, filo de David, regxo de Izrael:

2Por scii sagxon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;

3Por ricevi instruon pri sagxo, Vero, justo, kaj honesto;

4Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.

5Sagxulo auxdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,

6Por kompreni sentencon kaj retorajxon, La vortojn de sagxuloj kaj iliajn enigmojn.

7La timo antaux la Eternulo estas la komenco de sciado. Sagxon kaj instruon malpiuloj malestimas.

8Auxskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forjxetu la ordonon de via patrino;

9CXar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.

10Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.

11Se ili diros:Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkauxze insidos senkulpulojn;

12Kiel SXeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;

13Ni trovos diversajn grandvalorajxojn, Ni plenigos niajn domojn per rabajxo;

14Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni cxiuj:

15Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,

16CXar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por versxi sangon.

17CXar vane estas metata reto Antaux la okuloj de cxiu birdo.

18Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.

19Tiaj estas la vojoj de cxiu, kiu avidas rabakiron; GXi forprenas la vivon de sia posedanto.

20La sagxo krias sur la strato; GXi auxdigas sian vocxon sur la placoj;

21GXi vokas en la cxefaj kunvenejoj, cxe la pordegaj enirejoj; En la urbo gxi diras siajn parolojn.

22GXis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj placxos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?

23Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.

24CXar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;

25Kaj vi forjxetis cxiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:

26Tial ankaux mi ridos cxe via malfelicxo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.

27Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfelicxo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:

28Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min sercxos, sed min ne trovos.

29Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaux la Eternulo ili ne deziris havi,

30Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis cxiujn miajn predikojn:

31Ili mangxu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satigxu de siaj pripensoj.

32CXar la kapricoj de la malsagxuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.

33Sed kiu min auxskultas, tiu logxos sendangxere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 150
Top of Page
Top of Page