La sentencoj de Salomono 4
Esperanto
1Auxskultu, infanoj, la instruon de la patro, Kaj atentu, por lerni prudenton;

2CXar bonan instruon mi donis al vi; Mian legxon ne forlasu.

3CXar mi estis filo de mia patro, Dorlotata kaj sola de mia patrino.

4Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos.

5Akiru sagxon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankigxu de la paroloj de mia busxo.

6Ne forlasu gxin, kaj gxi vin gardos; Amu gxin, kaj gxi zorgos pri vi.

7La komenco de sagxo estas:akiru sagxon; Kaj por via tuta havo akiru prudenton.

8SXatu gxin alte, kaj gxi vin altigos; Kaj gxi donos al vi honoron, se vi gxin enbrakigos.

9GXi donos cxarman ornamon al via kapo; Belan kronon gxi donacos al vi.

10Auxskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multigxos la jaroj de via vivo.

11Mi kondukos vin laux la vojo de sagxo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.

12Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpusxigxos.

13Tenu forte la instruon, ne forlasu gxin; Konservu gxin, cxar gxi estas via vivo.

14La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpasxu sur la vojo de malbonuloj;

15Evitu gxin, ne trapasu gxin; Flankigxu de gxi, kaj preterpasu.

16CXar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;

17CXar ili mangxas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.

18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo levigxanta, Kiu cxiam pli lumas gxis plena tagigxo.

19La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.

20Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.

21Ili ne forigxu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.

22CXar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.

23Pli ol cxion gardatan, gardu vian koron; CXar el gxi eliras la vivo.

24Forigu de vi falsemon de la busxo, Kaj malicon de la lipoj malproksimigu de vi.

25Viaj okuloj rigardu rekte, Kaj viaj palpebroj direktigxu rekte antauxen.

26Fortikigu la direkton de viaj piedoj, Kaj cxiuj viaj vojoj estu firmaj.

27Ne sxanceligxu dekstren, nek maldekstren; Forigu de malbono vian piedon.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 3
Top of Page
Top of Page