Esperanto 1Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 2Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj levigxis kontraux ni: 3Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraux ni ilia kolero; 4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo. 6Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 7Nia animo liberigxis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto dissxirigxis, kaj ni liberigxis. 8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la cxielon kaj la teron. |