La psalmaro 145
Esperanto
1Glorkanto de David. Mi altigos Vin, mia Dio, ho Regxo, Kaj mi benos Vian nomon cxiam kaj eterne.

2CXiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon cxiam kaj eterne.

3Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.

4Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.

5Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

6La forton de Viaj timindajxoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.

7Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.

8Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.

9La Eternulo estas bona por cxiuj; Lia favorkoreco estas super cxiuj Liaj kreitajxoj.

10Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj Viaj kreitajxoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.

11Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,

12Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.

13Via regxeco estas regxeco eterna, Kaj Via regado estas por cxiuj generacioj.

14La Eternulo subtenas cxiujn falantojn Kaj restarigas cxiujn kurbigitojn.

15CXies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian mangxon en gxia tempo.

16Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore cxion vivantan.

17Justa estas la Eternulo en cxiuj Siaj vojoj Kaj bona en cxiuj Siaj faroj.

18Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj Lin vokas, Por cxiuj, kiuj vokas Lin sincere.

19La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li auxdas kaj helpas ilin.

20La Eternulo gardas cxiujn Sian amantojn, Kaj cxiujn malvirtulojn Li ekstermas.

21La gloron de la Eternulo eldiros mia busxo, Kaj cxiu karno benu Lian sanktan nomon cxiam kaj eterne.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 144
Top of Page
Top of Page