La psalmaro 146
Esperanto
1Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.

2Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.

3Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.

4Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.

5Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

6Kiu kreis la cxielon kaj la teron, La maron, kaj cxion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;

7Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;

8La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;

9La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

10La Eternulo regxas eterne, Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 145
Top of Page
Top of Page