La psalmaro 24
Esperanto
1Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj.

2CXar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis.

3Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko?

4Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe.

5Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

6Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la sercxantoj de Via vizagxo, ho Dio de Jakob. Sela.

7Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

8Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.

9Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj levigxu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Regxo de gloro.

10Kiu estas tiu Regxo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Regxo de gloro. Sela.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 23
Top of Page
Top of Page