Al la efesanoj 3
Esperanto
1Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj, 2se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, 3ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis, 4per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, 6ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, 7al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco. 8Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo; 9kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion; 10por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio, 11laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; 12en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li. 13Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

14Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro, 15el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata, 16por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito; 17por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, 18kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.

20Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni, 21estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.



Esperanto

Bible Hub

Ephesians 2
Top of Page
Top of Page