Al la galatoj 4
Esperanto
1Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio; 2sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro. 3Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; 4sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan, 5por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton. 6Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro! 7Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaux heredanto per Dio.

8Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; 9sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi? 10Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. 11Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris cxe vi.

12Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, cxar mi ankaux estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; 13sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; 14kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min, kvazaux Kriston Jesuon. 15Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi. 16CXu mi do per verdirado farigxis al vi malamiko? 17Ili fervore sercxas vin, ne bone; ili ecx volas elsxlosi vin, por ke vi sercxu ilin. 18Sed estas bone esti fervore sercxata cxiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas cxe vi. 19Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, gxis Kristo formigxos en vi, 20mi tute deziris esti cxe vi nun, kaj sxangxi mian vocxon; cxar vere mi dubas pri vi.

21Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la legxo, cxu vi ne auxskultas la legxon? 22CXar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. 23Tamen tiu el la sklavino naskigxis laux la karno, sed cxi tiu el la liberulino naskigxis per promeso. 24CXi tio enhavas alegorion; cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. 25CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. 26Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.

27Estas ja skribite: GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; CXar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

28Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. 29Sed kiel tiam la laux karno naskita persekutis la lauxspiritulon, tiel estas ankaux nuntempe.

30Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino.

31Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.



Esperanto

Bible Hub

Galatians 3
Top of Page
Top of Page