Al la hebreoj 5
Esperanto
1CXar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj; 2povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco; 3kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si mem, oferi pro pekoj. 4Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.

5Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis;

6kiel ankaux aliloke Li diris: Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

7En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo, 8tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; 9kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj; 10nomite de Dio cxefpastro laux la maniero de Melkicedek.

11Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado. 12CXar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo. 13CXar cxiu, kiu nutrigxas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; cxar li estas infaneto. 14Sed solida nutrajxo estas por la plenagxuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.



Esperanto

Bible Hub

Hebrews 4
Top of Page
Top of Page