Jesaja 33
Esperanto
1Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi cxesos perfidi, vi mem estos perfidita.

2Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako cxiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.

3De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.

4Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post gxi, kiel kuras akridoj.

5La Eternulo altigxis, cxar Li logxas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.

6Sagxo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiajxo de via estonteco; timo antaux la Eternulo estos lia trezoro.

7Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolcxe;

8la vojoj senhomigxis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne sxatis la homojn.

9Funebras, malgxojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; SXaron farigxis kiel dezerto; Basxan kaj Karmel senfoliigxis.

10Nun Mi starigxos, diras la Eternulo; nun Mi altigxos, nun Mi levigxos.

11Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.

12Kaj la popoloj estos kiel bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro.

13Auxskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton.

14Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn:Kiu el ni eltenos cxe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos cxe la eterna ardego?

15Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subacxeton, sxtopas siajn orelojn, por ne auxskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,

16tiu logxos sur la altajxoj; fortikajxoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.

17Viaj okuloj vidos la regxon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.

18Via koro rememoros la terurajxon:Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj?

19La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla.

20Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, logxlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj gxiaj stangoj, kaj neniu el gxiaj sxnuroj dissxirigxos.

21CXar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataux riveroj, largxaj lagoj; sxipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca sxipo ilin ne trapasos.

22CXar la Eternulo estas nia jugxanto, la Eternulo estas nia legxdonanto, la Eternulo estas nia regxo; Li helpos nin.

23Viaj sxnuregoj malfortigxis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne strecxas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; ecx lamuloj iros kapti rabajxon.

24Kaj ne diros la logxanto:Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie logxas, estas pardonita la kulpo.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 32
Top of Page
Top of Page