La evangelio laŭ Johano 15
Esperanto
1Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2CXiun nefruktodonan brancxon en mi Li forprenas; kaj cxiun fruktodonan brancxon Li purigas, por ke gxi donu pli da frukto. 3Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la brancxo ne povas de si mem doni frukton, se gxi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaux vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5Mi estas la vinberarbo; vi estas la brancxoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; cxar sen mi vi nenion povas fari. 6Se iu ne restas en mi, tiu estas eljxetita, kiel la brancxo, kaj sekigxas; kaj oni ilin kolektas kaj jxetas en fajron, kaj ili brulas. 7Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj. 9Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaux vin amis; restadu en mia amo. 10Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11Tion mi parolis al vi, por ke mia gxojo en vi restadu, kaj via gxojo estu plena.

12Jen estas mia ordono:ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi auxdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.

18Se la mondo malamas vin, vi scias, ke gxi malamis min pli frue, ol vin. 19Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20Memoru la vorton, kiun mi diris al vi:Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaux ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaux vian ili observos. 21Sed cxion cxi tion ili faros al vi pro mia nomo, cxar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23Tiu, kiu min malamas, malamas ankaux mian Patron. 24Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaux mian Patron. 25Sed tio okazas, por ke plenumigxu la vorto skribita en ilia legxo:Ili malamis min senkauxze.

26Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27kaj vi ankaux atestas, cxar vi estis kun mi de la komenco.



Esperanto

Bible Hub

John 14
Top of Page
Top of Page