La evangelio laŭ Luko 16
Esperanto
1Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj:Estis unu ricxa homo, kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke li disperdas lian havon. 2Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, cxar vi ne plu povas administradi. 3Tiam la administranto diris en si:Kion mi faru? cxar mia sinjoro deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas peti almozon. 4Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra ofico. 5Kaj alvokinte al si cxiun el la sxuldantoj de sia sinjoro, li diris al la unua:Kiom vi sxuldas al mia sinjoro? 6Kaj li diris:Cent bat�ojn da oleo. Kaj li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj tuj sidigxu kaj skribu kvindek. 7Tiam li diris al alia:Kaj kiom vi sxuldas? Kaj li diris:Cent kor�ojn da tritiko. Li diris al li:Prenu vian kalkulon, kaj skribu okdek. 8Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton, cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. 9Kaj mi diras al vi:Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.

10Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu estas ankaux maljusta en multo. 11Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon? 12Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra? 13Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!

14Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis. 15Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.

16La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas. 17Sed estas pli facile por la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la legxo fali.

18CXiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.

19Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage; 20kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis enterigita. 23Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi tiu flamo. 25Sed Abraham diris:Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. 26Kaj krom cxio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. 27Kaj li diris:Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, 28cxar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaux en cxi tiun lokon de turmento. 29Sed Abraham diris:Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili auxskultu ilin. 30Sed li diris:Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. 31Kaj li diris al li:Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.



Esperanto

Bible Hub

Luke 15
Top of Page
Top of Page