La evangelio laŭ Marko 10
Esperanto
1Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove.

2Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin:CXu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? 3Kaj li responde diris al ili:Kion Moseo ordonis al vi? 4Kaj ili diris:Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin. 5Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon. 6Sed de la komenco de la kreo:Li faris ilin vira kaj virina. 7Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, 8kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. 9Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.

10Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero. 11Kaj li diris al ili:Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia, tiu adultas kontraux sxi; 12kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.

13Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj admonis ilin. 14Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili:Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, cxar el tiaj estas la regno de Dio. 15Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin. 16Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

17Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaux li, kaj demandis lin:Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? 18Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 19Vi scias la ordonojn:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 20Kaj li responde diris al li:Majstro, cxion tion mi observis detempe de mia juneco. 21Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 22Sed li malgajigxis cxe tiu vorto, kaj foriris malgxoja; cxar li havis multajn posedajxojn.

23Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio! 24Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio! 25Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio. 26Kaj ili forte miregis, dirante al li:Kiu do povas esti savita? 27Rigardante ilin, Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio.

28Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis. 29Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio, 30kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. 31Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

32Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante: 33Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; 34kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li relevigxos.

35Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni. 36Kaj li diris al ili:Kion vi volas, ke mi faru por vi? 37Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. 38Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aux esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata? 39Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj; 40sed sidi dekstre de mi aux maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita.

41Kaj auxdinte, la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano. 42Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili:Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili. 43Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 44kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj. 45CXar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

46Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. 47Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min. 48Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min! 49Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas. 50Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. 51Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. 52Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.



Esperanto

Bible Hub

Mark 9
Top of Page
Top of Page