Naĥum 3
Esperanto
1Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas cxesigi la rabadon!

2Oni auxdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas cxevalo, saltas cxaro;

3movigxas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpusxigxas sur ili.

4Tio estas pro la granda malcxastado de la malcxastistino, kiu cxarmas per sia beleco, estas lerta sorcxistino, kaj vendas naciojn per sia malcxastado kaj gentojn per sia sorcxado.

5Jen Mi iras kontraux vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos gxis via vizagxo la randojn de via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian malhonoron.

6Mi jxetos sur vin abomenindajxojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokatajxo.

7CXiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros:Ruinigita estas Nineve; kiu bedauxros gxin? kie mi povas sercxi por vi konsolantojn?

8CXu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu trovigxas inter riveroj, estas cxirkauxata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro?

9Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis gxia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;

10tamen gxi ankaux estas elpatrujigita kaj forkaptita; ecx gxiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de cxiuj stratoj; pri gxiaj eminentuloj oni lotis, kaj cxiujn gxiajn altrangulojn oni katenis.

11Tiel ankaux vi ebriigxos kaj kasxos vin kaj sercxos defendon kontraux la malamikoj.

12CXiuj viaj fortikajxoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la busxon de mangxonto.

13Jen via popolo estas cxe vi kiel virinoj; al viaj malamikoj largxe malfermigxos la pordegoj de via lando; fajro ekstermos viajn riglilojn.

14Provizu al vi akvon por la tempo de siegxo; fortigu viajn fortikajxojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn.

15Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formangxos vin kiel skarabo, se vi ecx estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj.

16Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la cxielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos.

17Viaj tacxmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj tacxmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kasxas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas.

18Dormas viaj pasxtistoj, ho regxo de Asirio, kusxas viaj fortuloj; via popolo estas disjxetita sur la montoj, kaj trovigxas neniu, kiu gxin kolektus.

19Ne resanigxas via vundo, doloriga estas via ulcero; cxiu, kiu auxdas la sciigon pri vi, aplauxdas pri vi; cxar kiun ne trafis sencxese via malboneco?



Esperanto

Bible Hub

Nahum 2
Top of Page
Top of Page