La psalmaro 38
Esperanto
1Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

2CXar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.

3Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.

4CXar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza sxargxo, ili estas tro pezaj por mi.

5Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsagxeco.

6Mi kurbigxis kaj klinigxis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.

7CXar miaj internajxoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.

8Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.

9Mia Sinjoro, antaux Vi estas cxiuj miaj deziroj, Kaj mia gxemo ne estas kasxita antaux Vi.

10Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj ecx la lumo de miaj okuloj ne estas cxe mi.

11Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime.

12Kaj insidis kontraux mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas cxiutage.

13Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne auxdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon.

14Mi estas kiel homo, kiu ne auxdas Kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon.

15Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi auxskultos, mia Sinjoro, mia Dio.

16CXar mi diris:Ili povus gxoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo eksxanceligxus.

17CXar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas cxiam antaux mi.

18CXar mi konfesas mian kulpon; Kaj min cxagrenas mia peko.

19Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkauxzaj malamantoj.

20Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.

21Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimigxu de mi.

22Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 37
Top of Page
Top of Page