La evangelio laŭ Mateo 4
Esperanto
1Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. 2Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. 3Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj. 4Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.

5Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo,

6kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.

7Jesuo diris al li:Ankaux estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

8Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li cxiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, 9kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi. 10Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu. 11Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.

12Kaj auxdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon; 13kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj logxis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali; 14por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

15Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,

16La popolo, sidanta en mallumo, Ekvidis grandan lumon, Kaj al homoj, sidantaj en lando de ombra morto, ekbrilis lumo.

17De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, cxar la regno de la cxielo alproksimigxis.

18Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj. 19Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. 20Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 21Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. 22Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.

23Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.

24Kaj lia famo disvastigxis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li cxiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. 25Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 3
Top of Page
Top of Page