Al la romanoj 12
Esperanto
1Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo. 2Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

3CXar mi diras al cxiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laux mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al cxiu. 4CXar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion, 5tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia. 6Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido; 7aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado; 8aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.

9Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona. 10En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; 11en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; 12en espero gxojaj, en aflikto paciencaj, en pregxado persistaj; 13kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

14Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15GXoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj. 16Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj. 17Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj. 18Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj. 19Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.



Esperanto

Bible Hub

Romans 11
Top of Page
Top of Page