Al la romanoj 11
Esperanto
1Mi do diras:CXu Dio forpusxis Sian popolon? Nepre ne! CXar ankaux mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen. 2Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael: 3Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon. 4Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal. 5Tiel same do estas ankaux nuntempe restajxo laux la elektado de graco. 6Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.

7Kion do? Kion Izrael sercxadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis gxin, kaj la restajxo estis obstinigita;

8kiel estas skribite:Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne auxdu, gxis la nuna tago.

9Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago;

10Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

11Mi do diras:CXu ili falpusxigxis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por jxaluzigi ilin. 12Se do ilia eraro ricxigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco? 13Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laux tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon; 14se nur mi iel povos jxaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili. 15CXar se la forjxetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj? 16Kaj se la unuaajxo estas sankta, la maso ankaux estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la brancxoj ankaux estas sanktaj.

17Sed se kelkaj el la brancxoj derompigxis, kaj vi, estante sovagxa olivarbo, engreftigxis inter ili kaj farigxis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo, 18ne fieru super la brancxoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin. 19Vi do diros:Brancxoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita. 20Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu; 21cxar se Dio ne indulgis la naturajn brancxojn, Li ankaux vin ne indulgos. 22Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio:al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaux detrancxigxos. 23Kaj ili ankaux, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftigxos; cxar Dio povas reengrefti ilin. 24CXar se vi eltrancxigxis el tio, kio estas nature sovagxa olivarbo, kaj kontrauxnature engreftigxis en bonan olivarbon, kiom pli cxi tiuj, kiuj estas la naturaj brancxoj, engreftigxos en sian propran olivarbon?

25CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;

26kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;

27Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.

28Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29CXar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj. 30CXar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo, 31tiel same ankaux cxi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaux nun ricevu kompaton. 32CXar Dio kunsxlosis cxiujn en malobeo, por ke Li kompatu cxiujn.

33Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! 34CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto? 35aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li? 36CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.



Esperanto

Bible Hub

Romans 10
Top of Page
Top of Page