Al la korintanoj 1 16
Esperanto
1Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaux vi faru. 2La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos. 3Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem; 4kaj se konvenos, ke mi ankaux tien vojagxu, ili vojagxos kun mi.

5Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; cxar Makedonujon mi ja trapasos; 6sed cxe vi eble mi restos, aux ecx travintros, por ke vi antauxen irigu min, kien mi veturos. 7CXar mi ne volas vidi vin nun dumvojagxe; cxar mi esperas resti kelkan tempon cxe vi, se la Sinjoro permesos. 8Sed mi restos en Efeso gxis Pentekosto; 9cxar pordo granda kaj efika malfermigxis al mi, kaj estas multaj kontrauxstarantoj.

10Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu cxe vi sentime; cxar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaux; 11neniu do lin malestimu. Sed antauxen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; cxar mi atendas lin kun la fratoj.

12Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.

13Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu. 14CXio via estu farata en amo.

15Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke gxi estas la unuaajxo de la Ahxaja lando, kaj ke ili sin dedicxis al la servo de la sanktuloj), 16ke vi ankaux submetigxu al tiaj, kaj al cxiu kunhelpanto kaj kunlaboranto. 17Kaj mi gxojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Ahxaiko, tial, ke vian mankajxon ili plenigis. 18CXar ili refresxigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.

19La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo. 20CXiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.

21La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano. 22Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata. 23La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. 24Mia amo estu kun vi cxiuj en Kristo Jesuo. Amen.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 15
Top of Page
Top of Page