La evangelio laŭ Luko 24
Esperanto
1Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis. 2Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo. 3Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj? 6Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo, 7dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi. 8Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj. 10Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj. 11Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.

13Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilagxo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. 14Kaj ili interparolis inter si pri cxio tio, kio okazis. 15Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimigxis kaj iris kun ili. 16Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. 17Kaj li diris al ili:Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi intersxangxas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. 18Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li:CXu nur vi sola logxas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en cxi tiuj tagoj? 19Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo; 20kaj kiel la cxefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. 21Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elacxetos Izraelon. Kaj plie, krom cxio tio, hodiaux estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. 22Ankaux mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, 23kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaux vidis vizion de angxeloj, kiuj diris, ke li vivas. 24Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis. 25Kaj li diris al ili:Ho malsagxuloj kaj kore malviglaj por kredi cxion, kion la profetoj antauxparolis! 26CXu la Kristo ne devis suferi cxion tion, kaj eniri en sian gloron? 27Kaj komencante de Moseo kaj de cxiuj profetoj, li klarigis al ili el cxiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

28Kaj ili alproksimigxis al la vilagxo, kien ili iris, kaj li sxajnigis al ili, kvazaux li pluen iros. 29Kaj ili retenis lin, dirante:Restu cxe ni, cxar estas preskaux vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti cxe ili. 30Kaj dum li sidis kun ili cxe mangxo, li prenis panon, kaj gxin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. 31Kaj iliaj okuloj malfermigxis, kaj ili rekonis lin, kaj li farigxis nevidebla por ili. 32Kaj ili diris unu al alia:CXu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? 33Kaj levigxinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: 34La Sinjoro vere levigxis, kaj aperis al Simon. 35Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekonigxis al ili en la dispecigo de pano.

36Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi. 37Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton. 38Kaj li diris al ili:Kial vi maltrankviligxas? kaj kial diskutoj levigxas en viaj koroj? 39Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke gxi estas mi mem; palpu min kaj vidu; cxar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. 40Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn. 41Kaj dum ili ankoraux ne kredis pro gxojo, kaj miris, li demandis ilin:CXu vi havas ian mangxajxon cxi tie? 42Kaj ili donis al li pecon de rostita fisxo. 43Kaj li prenis, kaj mangxis antaux ili.

44Kaj li diris al ili:Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraux estis cxe vi, ke devas plenumigxi cxio, kio estas skribita pri mi en la legxo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj. 45Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; 46kaj li diris al ili:Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj levigxi el la mortintoj la trian tagon; 47kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem. 48Vi estas atestantoj pri tio. 49Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.

50Kaj li elkondukis ilin gxis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. 51Kaj dum li benis ilin, li forigxis de ili kaj estis suprenportita en la cxielon. 52Kaj adorklinigxinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda gxojo; 53kaj estis konstante en la templo, glorante Dion.



Esperanto

Bible Hub

Luke 23
Top of Page
Top of Page