La evangelio laŭ Luko 5
Esperanto
1Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; 2kaj li vidis du sxipetojn starantajn apud la lago, sed la fisxkaptistoj jxus eliris el ili, kaj lavis la retojn. 3Kaj li eniris en unu el la sxipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forsxovu iom for de la bordo. Kaj li sidigxis, kaj instruis la homamason el la sxipeto. 4Kaj kiam li cxesis paroli, li diris al Simon:Forsxovu gxis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. 5Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn. 6Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fisxoj, kaj iliaj retoj ekrompigxis; 7kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo. 8Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo. 9CXar pro la preno de fisxoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj cxiujn, kiuj estis kun li, 10kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj. 11Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.

12Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 13Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li. 14Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili. 15Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj. 16Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj pregxadis.

17Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin. 18Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li. 19Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo. 20Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj. 21Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas cxi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? 22Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj? 23Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri:Levigxu kaj piediru? 24Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo. 25Kaj tuj li levigxis antaux ili, kaj prenis tion, sur kio li kusxis, kaj iris al sia domo, glorante Dion. 26Kaj mirego kaptis cxiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili plenigxis de timo, dirante:Ni vidis mirindajxojn hodiaux.

27Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi, sidantan cxe la impostejo, kaj diris al li:Sekvu min. 28Kaj li forlasis cxion, kaj levigxis, kaj sekvis lin.

29Kaj Levi faris grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis cxe mangxo kun ili. 30Kaj la Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj, dirante:Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? 31Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 32Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.

33Kaj ili diris al li:La discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn, kaj tiel same ankaux la discxiploj de la Fariseoj; sed la viaj mangxas kaj trinkas. 34Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili? 35Sed venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam ili fastos en tiuj tagoj. 36Kaj li ankaux parolis al ili parabolon:Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova. 37Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj detruigxus. 38Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn felsakojn. 39Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras novan; cxar li diras:La malnova estas preferinda.



Esperanto

Bible Hub

Luke 4
Top of Page
Top of Page