La evangelio laŭ Luko 9
Esperanto
1Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. 2Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi la malsanulojn. 3Kaj li diris al ili:Portu nenion por la vojo-nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du tunikojn. 4Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie logxu, kaj el tie ekvojagxu. 5Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraux ili. 6Kaj ili, foririnte, trairis la vilagxojn, cxie predikante la evangelion kaj sanigante.

7Kaj la tetrarhxo Herodo auxdis pri cxio, kio farigxis; kaj li embarasigxis, cxar iuj diris, ke Johano levigxis el la mortintoj; 8kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj relevigxis. 9Kaj Herodo diris:Johanon mi senkapigis, sed kiu estas cxi tiu, pri kiu mi auxdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.

10Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li cxion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida. 11Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.

12Kaj ekvesperigxis; kaj la dek du, alveninte, diris al li:Forsendu la homamason, por ke ili iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko. 13Sed li diris al ili:Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris:Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto. 14CXar cxeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek. 15Kaj tion ili faris, kaj sidigis cxiujn. 16Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la homamason. 17Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.

18Kaj dum li pregxis en soleco, la discxiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante:Kiu, diras la popolo, ke mi estas? 19Kaj ili responde diris:Laux iuj Johano, la Baptisto; sed laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj relevigxis. 20Sed li diris al ili:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris:La Kristo de Dio. 21Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru cxi tion al neniu; 22dirante:La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon relevigxi.

23Kaj li diris al cxiuj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon cxiutage, kaj sekvu min. 24CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin savos. 25CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aux pereigus? 26CXar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj angxeloj. 27Sed mi diras al vi certe:Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio.

28Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por pregxi. 29Kaj dum li pregxis, la aspekto de lia vizagxo aliigxis, kaj lia vestaro farigxis blanka kaj fulme brilanta. 30Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija, 31kiuj montrigxis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem. 32Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekigxinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li. 33Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo:Estro, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras. 34Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon. 35Kaj el la nubo venis vocxo, diranta:CXi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin auxskultu. 36Kaj dum la vocxo ankoraux sonis, Jesuo trovigxis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.

37Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin. 38Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante:Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, cxar li estas mia sola infano; 39kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj gxi konvulsiigas lin kun busxa sxauxmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin. 40Kaj mi petis viajn discxiplojn, ke ili elpelu gxin; sed ili ne povis. 41Kaj Jesuo respondis kaj diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu cxi tien vian filon. 42Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro. 43Kaj cxiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum cxiuj miris pri cxio, kion li faris, li diris al siaj discxiploj: 44Penetrigu cxi tiujn vortojn en viajn orelojn:cxar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj. 45Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj gxi estis kasxita for de ili, por ke ili ne sciu gxian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.

46Kaj komencigxis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda. 47Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si, 48kaj diris al ili:Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; cxar kiu estas plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda.

49Kaj Johano respondis kaj diris:Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas kun ni. 50Sed Jesuo diris al li:Ne malpermesu; cxar tiu, kiu ne estas kontraux vi, estas por vi.

51Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem, 52kaj sendis senditojn antaux sia vizagxo; kaj ili iris, kaj eniris en vilagxon de la Samarianoj, por pretigi por li. 53Kaj tiuj lin ne akceptis, cxar lia vizagxo estis direktata al Jerusalem. 54Kaj liaj discxiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris:Sinjoro, cxu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la cxielo kaj ekstermi ilin? 55Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris:Vi mem ne scias, laux kia spirito vi estas. 56CXar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilagxon.

57Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li:Mi vin sekvos, kien ajn vi iros. 58Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon. 59Kaj li diris al alia:Sekvu min. Sed li diris:Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. 60Sed li diris al li:Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. 61Kaj ankoraux alia diris:Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia domo. 62Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.



Esperanto

Bible Hub

Luke 8
Top of Page
Top of Page