La evangelio laŭ Marko 13
Esperanto
1Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj discxiploj diris al li:Majstro, jen kiaj sxtonoj kaj kiaj konstruajxoj! 2Kaj Jesuo diris al li:CXu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

3Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte: 4Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi? 5Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 6Multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas; kaj ili forlogos multajn. 7Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviligxu; tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 8CXar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

9Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili. 10Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj. 11Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito. 12Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin. 13Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

14Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; 15kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo; 16kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 17Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! 18Kaj pregxu, ke tio ne okazu en vintro. 19CXar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos. 20Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn. 21Kaj tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux, Jen tie; ne kredu; 22cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn. 23Sed gardu vin; jen mi cxion antauxdiris al vi.

24Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumigxos kaj la luno ne donos sian lumon, 25kaj la steloj falados el la cxielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la cxieloj, sxanceligxos. 26Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro. 27Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo.

28De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima; 29tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj. 30Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, antaux ol cxio tio farigxos. 31La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 32Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro.

33Gardu vin, viglu kaj pregxu; cxar vi ne scias, kiam estos la gxusta tempo. 34Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: 35vi do viglu; cxar vi ne scias, kiam venos la domomastro, cxu vespere, cxu noktomeze, cxu cxe la kokokrio, cxu frumatene; 36por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj. 37Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al cxiuj:Viglu.



Esperanto

Bible Hub

Mark 12
Top of Page
Top of Page