La evangelio laŭ Marko 12
Esperanto
1Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis. 2Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. 3Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. 4Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. 5Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn. 6Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon. 7Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia. 8Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon. 9Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.

10CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;

11De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

12Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; cxar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraux ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.

13Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado. 14Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne? 15CXu ni donu, aux ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili:Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi gxin vidu. 16Kaj ili gxin alportis. Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? Kaj ili diris al li:De Cezaro. 17Kaj Jesuo respondis al ili:Redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

18Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante: 19Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 20Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; 21kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; 22kaj la sep ne lasis idaron. Laste post cxiuj la virino ankaux mortis. 23En la relevigxo, por kiu el ili sxi estos edzino? cxar cxiuj sep havis sxin kiel edzinon. 24Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? 25CXar kiam oni levigxos el la mortintoj, oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo. 26Sed pri la mortintoj, ke ili relevigxas, cxu vi ne legis en la libro de Moseo cxe la arbetajxo, kiel Dio parolis al li, dirante:Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? 27Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj:vi multe eraras.

28Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj auxskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin:Kiu ordono estas la unua el cxiuj? 29Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. 31Kaj jen estas la dua:Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol cxi tiuj ne estas alia ordono. 32Kaj respondis al li la skribisto:Bone, Majstro, laux vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj. 34Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.

35Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo:Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?

36David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

37David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso auxskultis lin plezure.

38Kaj en sia instruado li diris:Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj, 39kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj; 40kaj kiuj formangxas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe pregxas; ili ricevos pli severan kondamnon.

41Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon. 42Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43Kaj alvokinte al si siajn discxiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malricxa vidvino enjxetis pli ol cxiuj jxetantoj en la monkeston; 44cxar ili cxiuj enjxetis el sia abundo, sed sxi el sia senhaveco jxetis cxion, kion sxi havis, sian tutan vivrimedon.



Esperanto

Bible Hub

Mark 11
Top of Page
Top of Page